Bernhard Lichtenberg | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1875 en Ohlau, Prusa Silezio |
Morto | 5-an de novembro 1943 (67-jaraĝa) en Hof |
Mortokialo | Malsano ![]() |
Tombo | St. Hedwig's Cathedral (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Reinickendorf • Berlin-Mitte |
Ŝtataneco | Germana Regno ![]() |
Alma mater | universitato de Breslau (kies posteulo estas la nuna universitato de Vroclavo) |
Subskribo ![]() | |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto teologo rezistobatalanto pastro ![]() |
Bernhard Lichtenberg (naskiĝinta la 3-an de decembro 1875 en Ohlau, Prusa Silezio, murdita la 5-an de novembro 1943 en Hof) estis germana katolika pastro kaj rezistobatalanto. Li engaĝite protestis kontraŭ la ŝtate ordonita malhoma traktado de multaj civiluloj en Nazia Germanio, mem enkarceriĝis kaj iĝis viktimo de naziismo. La katolika eklezio konsideras lin inter la "martiroj de la 20-a jarcento".